Fandom

International Auxiliary Languages

L.L. Zamenhof

568pages on
this wiki
Add New Page
Talk0 Share

Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917)

El Vikipedio en EsperantoEdit

Ludwik Lejzer Zamenhof (Bjalistoko, Rusa Imperio - nun Pollando) je la 15-a de decembro de 1859- 14-a de aprilo 1917), ankaux nomata "La Majstro", estas la iniciatinto de Esperanto.

VivoEdit

Lia naskigxtago estis la 3-a de decembro laux la julia kalendaro kaj la 19-a de kislev, laux la juda. Li estis filo de lingvoinstruisto Mordehxaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko). Lia familio estis litvaj (ne litovoj!) judoj. Liadire, li estis "Ruslanda hebreo".

Li plenagxigxis en la urbo Bjalistoko (tiam en la rusa imperio de la caroj, nun en Pollando), kiu havis multajn lingvojn kaj multajn miskomprenojn.

Dum lia universitatado, li partoprenis Cionismon, sed taksinte gxin tro nereala, dedicxis sin al Esperanto. Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuligxis pri okuloj en Wien (1886).

La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron dank' al la helpo de la patro de Klara Silvernik, al kiu li edzigxos samjare je la 9-a de auxgusto.

Gxis la 1-a Mondmilito li vivis en Varsovio kaj laboris kiel okulkuracisto por vivteni sian familion.

La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto -- iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo farigxos interlingvo por helpi cxiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto farigxu la sola monda lingvo, sed simple dua komuna lingvo de cxiuj. Al li, Esperanto estis invento tiel evidenta, utila kaj konvena kiel la posxto aux la telefono.

La Nomoj de ZamenhofEdit

La juda nomo de Zamenhof estis Eliezer (Lazaro) Samenhof (Zamenhof) kaj li ricevis, jxusnaskita, kroman "kristanan" aux "gojan" nomon Lejzer, rusa versio de Eliezer. Vere, Lazaro estas juddevena nomo, sed ankaux kristana (estas du Lazaroj cititaj en Evangelioj, kaj estas Sankta Lazaro ktp.). La nomon Ludwik li elektis kiel gojan nomon honore al Francis LODWICK aux LODOWYCK, kiu publikigis en 1652 projekton pri planlingvo, pri kiu Zamenhof legis en verkoj de Komenio. Tiu sxangxo okazis nur kiam li iris al Moskovo al universitato. La skribformo Zamenhof anstataux Samenhof (kiu signifas "semkorto") aperis nur post la unuaj jaroj de divastigo de Esperanto. En la fino de 19-a jarcento, lia frato Leon ZAMENHOF doktorigxis kaj pasis subskribi "Dr. L. ZAMENHOF", pro tio, li reprenis "Lejzer" en 1901 kaj subskribis "Dr. L. L. ZAMENHOF".

Zamenhof Ludoviko Lazaro: VivoEdit

El Enciklopedio de Esperanto

Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo. Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Zamenhof, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Zamenhof sendis al Michauxx, prezidento de la Bulonja Grupo en la 21-a de februaro 1905, kaj kiu ne estas gxis nun publikigita.

„Kara sinjoro - Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion cxi faros, kiom mi povos, sed bedauxrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kauxzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, cxar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco gxis nun prezentas unu konstantan kaj senintetrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj cxiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiun reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio cxi multe min turmentadis b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraux diversaj malhelpoj, cxar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu cxi batalado pri la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante ecx plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara.

Mi naskigxis en Bialystok la 3/15. de Decembro 1859. Mia patro (margxene: kiu ankoraux vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi cxiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t. e. la lingvon rusan; mi lernadis gxin kun plej granda plezuro; mi revis iam farigxi granda rusa poeto (margxene: en la infaneco mi skribis diversajn versajxojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.). Mi kun plezuro lernadis ankaux diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min cxiam pli teorie ol praktike; kaj cxar mi neniam havis la eblon ekzercigxadi en ili, kaj cxar mi cxiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la busxo, tial mi libere parolis nur en tri lingvo (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere, sed parolas gxin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraux cxirkaux 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie.

En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaux mi konvinkigxis, ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraux ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskigxis kaj laboris en tiu cxi lando), cxiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaux cxiuj aliaj rasoj logxantaj en mia urbo sin reciproke cxiuj malamas kaj persekutas. . . kaj mi multe suferis de tio cxi, kaj mi komencis revadi pri tia felicxa tempo, kiam malaperos cxiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al cxiuj siaj uzantoj kaj logxantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro rava malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara dauxro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis cxiam la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel treege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis (margxene: sen ia envio, sed tre bondezire, cxar neniam mi havis inter la kolegoj ian malamikon), ke mi havos en la vivo cxiam la plej grandajn sukcesojn; tio cxi tamen poste tute ne plenumigxis kaj mi longe devis batali gxis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj translogxigxis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentanto de tre multaj plej diversaj rasoj, kaj tio cxi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa familio. Baldaux la financa stato de miaj gepatroj farigxis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilagxon Vejseje, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la dauxro de 4 monatoj, mi konvinkigxis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne tauxgas, cxar mi estas tro impresigxema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la dauxro de 6 monatoj en la okulista apartajxo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Auxstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatigxis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (sxi tiam gastis cxe sia fratino, logxanta en Varsovio). La 9-an de Auxgusto 1887 mi edzigxis. Al mia fiancxino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis sxin, cxu sxi volas ligi kun mi sian sorton. Sxi ne sole tute konsentis, sed sxi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun sxi posedis, kaj tio cxi donis al mi la eblon, post longa vana sercxado de eldonanto, fine eldoni mem (margxene: en julio 1887) miajn unuajn kvar brosxurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaux poste mi eldonis la „Duan libron“, „Aldonon“, „Negxan Blovadon“ kaj „Gefratojn“ (verkitaj de Grabowski), Tradukon de „Dua Libro“ kaj „Aldono“, Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaux donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaux donis multajn anoncojn en la gazetoj, dissendis grandan nombron da libroj ktp.

Esperanto baldaux forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaux formangxis, cxar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Tre malgxoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj sercxi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en Novembro 1889) en la urbo Hxerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj (margxene: tie estis nur unu okulistino), kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed ecx por mi mem ili ne suficxis malgraux mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis ecx kion mangxi: tre ofte mi restadis sen tagmangxo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio cxi, cxar mian edzinon mi ne volis malgxojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis sxin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaux venigos sxin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraux tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malgxojego kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaux poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

Ankaux tiun cxi fojon la espero min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandigxadis, miaj sxuldoj kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 translogxigxis kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaux en Grodno miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis cxiam ankoraux prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la dauxro de 4 jaroj. Sed cxar miaj infanoj pligrandigxadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malricxa, ke okulisto neniam povos tie multe pligrandigi siajn enspezojn, tiel laux la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie cxi la lastan provon.

La stato de mia animo estis tiam terura. Mi sentis tre bone, ke tio cxi estas mia lasta provo, kaj se gxi ankaux nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la dauxro de la unua jaro mi preskaux frenezigxis de malespero. Sed fine, dank' al la lasta strecxo de mia energio, la sorto komencis esti por mi pli favora. Baldaux mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandigxadi kaj jam de la jaro 1901, gxi estas tiel granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post multaj jaroj de granda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute suficxan panon por mia familio (kvankam kompreneble mi devas vivi tre modeste kaj kalkuli cxiun kopekon). Mi logxas en unu el la plej malricxaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas homoj malricxaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30-40 pacientojn cxiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5-10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, cxar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.

Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.

Mi estas tre laca kaj lacigis ankaux Vin per mia longega letero Adiaux!

Via L. L. Zamenhof.

Al la supra letero nur malmulto estas aldonenda. La gepatroj de Zamenhof nomigxis Marko kaj Rozalio (naskigxinta Sofer), lia unua filo, Adamo, naskita en 1888, farigxis okulisto, kaj anstatauxis sian patron, je la fino de lia vivo, en la domo de la strato Dzika; lia unua filino, naskita en 1889, farigxis kuracistino; lia dua filino, Lidja, naskita en 1904, plej fidele sekvis la vojon de sia patro, instruadante Esperanton kaj partoprenante la religian movadon Bahaismo.

La primitiva formo de Esperanto estis preta en la komenco de la vintro 1878 kaj Zamenhof kun siaj gimnaziaj kolegoj arangxis en sia cxambreto feston, kiun ili nomis „tago de vivigo de la universala lingvo“. Sed li ne cxesis prilabori gxin: nur cxe la jaro 1881 ni konas tri formojn malsamajn de la lingvo, kaj nur en 1885 li donis al gxi gxian definitivan aspekton. Poste li devis atendi ankoraux du jarojn antaux ol trovi eldoneblon.

De Novembro 1897 li logxis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malricxa hebrea kvartalo. Kaj nur en 1905, la unuan fojon post 20 jaroj, li havis la eblon gxui kelksemajnan libertempon kaj entreprenis kun sia edzino vojagxon al la Bulonja kongreso. Poste dank' al la sumoj, kiujn pagadis al li La Revuo pro lia konstanta kunlaborado, li povis cxeesti cxiujn kongresojn, ecx tiun de 1910 en Vasxintono (Usono). De 1905 gxis la milito lia vivo fluis trankvile kaj laboreme; la tutan tagon lin okupis lia profesio, nur la vesperon li povis dedicxi al siaj ambaux idealoj, internacia lingvo kaj sennacia religio; inter ili du li dividis siajn fortojn kaj tempon.

Sur la Esperanto-kampo, liaj tradukoj aperadis regule, kun cxiam pli granda sukceso.

Klopode al la homunuigado, li publikigis en 1906, en Rusujo, anoniman brosxuron pri „Homaranismo“, titolo per kiu li anstatauxigis „Hilelismo“. De Beaufront kritikis gxin tre akre en „L'Esperantiste“, kaj Zamenhof respondis al li, sed cxiam anonime. En julio 1911 li prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron, en kiu li asertis, ke „la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion“. Poste, por povi pli facile defendi siajn ideojn, ne kauxzante malprofiton al la Esperanta afero, li en 1912, cxe la Kongreso en Krakovo, rezignis cxian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj ecx la simplan titolon „Majstro“. Kaj ekde la sekvanta jaro li publikigis sub sia nomo novan, pli ampleksan eldonon de la antauxa brosxuro, sub titolo „Deklaracio de Homaranismo“: evidente li volis aludi kaj kompletigi la „Deklaracion pri Esperantismo“, kiun li vocxigis en Bulonjo. En tiu momento, li ekpensis pri kongreso inter homaranoj kaj komencis klopodojn pri tio kiam subite eksplodis la milito. Gxi surprizis Zamenhofon en Köln, survoje al Parizo. Li devis reatingi Varsovion tra Svedujo kaj Finlando. Enfermite en sia urbo pro la batalego, baldaux en sia cxambro pro la malsano, li dauxrigis sian nelacigeblan agadon. Li finis la tradukadon de la 4 volumoj de la Andersen-fabeloj, kaj de la tuta Malnova Testamento; samtempe li pretigis cirkuleron, alvokantan kunvenon de intelektuloj, kiu estus preparonta gxeneralan universalan kongreson por neuxtrale-homa religio; li skizis grandaniman „Alvokon al la Diplomatoj“, publikigotan „Post la Granda Milito“. Meze inter tiuj zorgoj, la morto kaptis lin, en la 14-a de aprilo 1917. Gxis la fino li restis fidela al tiuj idealoj, kiujn tiel bele esprimas la letero al Michauxx.

Zamenhof estis malaltstatura, kun brunegriza barbeto, granda frunto, kaj kalva kapo; li portis pormiopajn okulvitrojn; li misprononcis la siblantajn konsonantojn; jam de cxirkaux 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Li estis pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en aferoj, timema antaux publiko, malinklina al cxiuj oficialaj ceremonioj, nature modesta kaj pacama, li penis mildigi cxiujn konfliktojn; li havis plej profundan senton pri justeco: je la 1a kongreso li memorigis en sia malferma parolo pri Schleyer, auxtoro de Volapük, kies discxiploj tamen siatempe akre atakis lin; je la 2a kongreso, li invitigis, pere de Michauxx, siajn rivalojn, interalie Peano, auxtoro de „Latino sine flexione“. Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estas la volo, per kiu li cxion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino, per kiu li laboris por ilia efektivigo; cetere tiun volon kaj tiun obstinon li cxerpis el la senmezura amo, kiu pusxis lin alporti, per cxiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da helpo al tiu fizike kaj morale blindigxanta homaro.

Bibliografio: E. Privat. Vivo de Zamenhof; E. Drezen. Zamenhof; A. Oberrotman. La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof; Wiesenfeld, Galerio de Zamenhofoj; Dro Leono Zamenhof. Biografio de Dro L. L. Zamenhof (Universo, 1910); Zamenhof-numero de La Nova Epoko (SAT 1929). (Bonan kompendion oni havas cxe „Zamenhofa Legolibro“ de Kidosaki - J. E. I. -, tekstojn en „Originala Verkaro“ de Zamenhof“ k. de Dietterle). G. WARINGHIEN.

La lingvoj de Zamenhof Edit

Lia patro parolis la rusan, lia patrino la jidan. Li sxatis la rusan super cxiuj aliaj lingvoj kaj povis legi libere la francan.

Zamenhof kaj religioEdit

Li estis judo. Sub la influo de Hilelo, Zamenhof fondis hilelismon, aux homaranismon post Esperanto por interpacigi la religiojn.

Li estas unu el la dioj por Oomoto.

Lia idaroEdit

Cxiuj tri gefiloj de Zamenhof estis mortigitaj de la nazioj: lia filo Adamo de la polico en Varsovio sub ordono el Berlino; kaj liaj du filinoj, Lidja kaj Sofia, en la gascxambro de Treblinka en 1942. Lia nepo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof nun vivas en Francio.

Pseuxdonimoj de ZamenhofEdit

VerkaroEdit

  • Traduko de Hamleto el la germana.

w:als:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:ca:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:cs:Ludvík Lazar Zamenhof

w:da:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:de:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:el:Λουδοβίκος Λάζαρος Ζαμένχοφ

w:en:L. L. Zamenhof

w:es:Ludwik Zamenhof

w:fi:L. L. Zamenhof

w:fr:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:gl:L. L. Zamenhof

w:he:אלעזר לודביג זמנהוף

w:hu:Lazaro Ludoviko Zamenhof

w:ia:Ludovico Lazaro Zamenhof

w:id:L.L. Zamenhof

w:io:Ludwig Zamenhof

w:it:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:ja:ルドヴィコ・ザメンホフ

w:ko:라자루스 루드비크 자멘호프

w:la:L. L. Zamenhof

w:nl:Ludovich Zamenhof

w:nn:L.L. Zamenhof

w:no:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:pl:Ludwik Zamenhof

w:pt:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:ru:Заменгоф, Лазарь Маркович

w:simple:Ludovic Lazarus Zamenhof

w:sk:Ludwik Lejzer Zamenhof

w:sv:Ludwig Zamenhof

w:zh:柴门霍夫

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.